Averto al la Neprudentaj
Thursday, 31 July 2008 14:41
Tiel diris INRI CRISTO :
Nun, miaj gefiloj, kiam vi aúdas pri militoj, militaj onidiroj, regno kontraú regno, nacio kontraú nacio, tempestoj, tertremoj, inundoj, epidemioj, malsatoj... vi konsciighu: estas nur la komenco de la doloroj, kiujn Mi eldiris antaúdirante Mian revenon. Mi estas la Sendinto de la Paco.
"Mi agnoskas vian rajton pensi kaj diri kion ajn vi volos, kondiche ke je mi vi respektos la rajton kaj devon klarigi tion, kiu mi estas. Mi ne elektis esti CRISTO. Devigi vin scii ke tiu mi estas, tion mi ne povas, tamen tio ne shanghas mian realajhon.
Chu vi pensas esti facile, obeante al Mia PATRO tiel vestita iradi ? Dum la nekleruloj mokadas min.
Kvankam la maliculoj kondamnis Galilleon, la Tero daúre gravitas chirkaú la Suno. La Suno brilas kaj kvankam chiuj dubus, la Suno chiam sunas. Tutsame, kvankam la plejmulto de la teranoj ne kredas ke mi estas Cristo, mi chiam estas tiu sama, kiun oni krucumis.
Al mi ne eblas malfermi la kapon de l' malsaghulo per mansegilo kaj enigi en ghin bileteton dirante: Vekighu, neklerulo ! Viglighu ! Mi estas INRI CRISTO, la Filo de l' Homo.
Nur la demono, Herodo enkorpighinta de la demono, petis kaj postulis miraklojn.
La maliculo diris dum mi fastis antaú du mil jaroj: "Se vi estas la Filo de DIO, shanghigu tiujn shtonojn je pano ", je kio mi lin respondis :" Nek nur per pano vivas la homo..."
Vere, vere mi vin diras : Mi bezonas pruvi nenion al neniu, char chio tio evidentas, sendevigas pruvon. Vi mem ja bezonas pruvi tion, ke vi estas dignaj je Mia PATRO, Superega Kreinto, sole nekreita Estajho, sole Eterna, sola Estajho inda je adorado kaj respektego, sola Sinjoro de l’ Universo. Benataj estu la okuloj Min vidantaj tian ,kia Mi estas. Benataj estu la oreloj Min aúdantaj kaj kiuj Min rekonas per Mia vocho. Felichaj estu vi, vi kiuj Min aúdas, char Mi nur al vi parolas tion, kion Mi aúdis de Mia PATRO, kiu Min resendis al chi tiu mondo . La paco estu kun chiuj."
________________________________________________________________________
Por pliaj sciigoj, bv. kontakti:
SOUST/MÉPIC
Brazilja - DF - BRAZIL(I)O
KEP
This e-mail address is being protected from spambots. You need JavaScript enabled to view it
Esperantigis Filozofisto,
el VR E – Klubo
Volta Redonda, RJ - Brazil(i)o
This e-mail address is being protected from spambots. You need JavaScript enabled to view it














